ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

44-a ILEI-konferenco malfermita

'Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado' - jen la kadra temo de la jhus malfermita 44a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj en la Universitato de Kopenhago en la dana chefurbo. Enkondukis tiun temon la vic-prezidanto de ILEI, Duncan Charters, kiu komence skizis la historion de aranghoj en kiuj esperantistoj kaj ne-esperantistoj kunlaboris tra lastaj jaroj por esplori diskriminaciajn praktikojn en transnaciaj kontaktoj. Al tiu vico sendube aldonighos simpozio okazonta tra la du lastaj konferencaj tagoj, organizita de ILEI, kunlabore kun la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda-Lingvo-Problemo (CED) kaj la humanistika fakultato de la Universitato de Kopenhago. Tiu simpozio uzos Esperanton, la anglan kaj la danan.

La vic-prezidanto informis la publikon pri kontrauaj evoluoj en decidoj pri lingvo-elektoj en edukado - lastatempaj iniciatoj portas novajn interlingvojn al la mikso, sed tiujn ekzemplojn kontraupezas ghenerale sentataj tendencoj pri kreskanta limigo de lingvo-elektebloj. Li donis serion da konkretaj ekzemploj pri malkontentiga funkciado de tradukservoj kaj komunikado en sciencaj konferencoj lau la nunaj modeloj.

Al la konferenco kaj simpozio alighis pli ol 90 personoj, do temas pri la plej granda konferenco de la lastaj 20 jaroj. La prezidanto de ILEI, Stefan MacGill, en sia festparolo skizis la evoluon de la konferencoj; el la ses lastaj konferencoj, kvar okazis ekstereurope, du el ili rekordaj lau partoprenantaro por ekstereuropaj aranghoj. La nuna konferenco, kvankam en Europo, havas ege kaj rekorde internacian karakteron, kun partoprenantoj el i.a. Brazilo, Meksikio, Kubo, Benino, Gano, Indonezio, Nepalo, Japanio, Korea Resp. kaj Chinio. La daurigo resumis la tri pilierojn de ILEI-konferencoj: faka, labora kaj distra program-fadenoj, kun starigo de la tezo, kiu tiu vicordigo spegulas la relativan gravecon de chiu parto. La bunteco kaj denseco de la programo konfirmas la unuavican rolon de la faka kaj la labora programoj. Aliflanke, la tuja bona etoso de la interkona frandvespero montris, ke la distra piliero pozitive disvolvighos tra la sekvaj konferencaj tagoj.

--
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI